Buscar en este blog

miércoles, 6 de enero de 2016

Calendario de eventos de esperanto en 2016

Para empezar el año vamos a ver el calendario con los eventos organizados para reuniones de esperantistas por todo el mundo.

En la página hay un formulario para añadir cualquier evento que quieran, por lo que la lista se irá completando a lo largo del año: http://www.eventoj.hu/2016.htm

Internacia Kalendaro de Esperanto-aranĝoj, 2016

Kompilita ĉe Esperanto-Centro Eventoj en Budapeŝto.
Se vi parte aŭ plene utiligas tiun ĉi liston, bonvolu nepre mencii la fonton: http://www.eventoj.hu
En la retejo de Eventoj ni konscie uzas landonomojn NUR kun –io finaĵo...


Por havi la aktualan version refreŝigu, reŝargu la retpaĝon premu la butonon F5 !


3 - 5. januaro
Vintra lingvotrejnado - en Jekaterinburg, Rusio. La trejnado celas A kaj B-nivele aktivigi lingvokonojn de komencintaj esperantistoj, evoluigi iliajn bazajn lingvokapablojn: aŭdan komprenon, parolkapablojn, skribokapablojn, legokomprenon, trakti fonajn kulturajn kaj movadajn temojn. Inf.: Ural-Siberia esperantista movado. Raja Kudrjavceva lingvotrejnado@ural-sib.org
6 - 10. januaro
Poludnica 2016 - en Záva ná Poruba, Slovakio. Poludnica 2016 - renkontiĝo de esperantistoj-vojaĝantoj kaj turistoj. Kadre de la renkontiĝo okazos 18. AMo-seminario. Inf.: Ján Vajs, LEK (SMOPaJ), Školská 4, SK-031 01 Liptovský Mikuláš, Slovakio. Rete: poludnica83@gmail.com
15 - 20. januaro
7-a NOVA - Novjara Aranĝo - en Presidente Figueiredo kaj Manaus, Brazilo. Festu, promenu kaj amuziĝu dum la unua NOVA en Amazonio, plena je naturaj belaĵoj. La evento okazos tuj antaŭ la naciaj brazilaj kongresoj. Inf.: Brazila Esperantista Junulara Organizo - BEJO bejoesperanto@gmail.com
22 - 26. januaro
51-a Brazila Kongreso de Esperanto - en Manaus, Brazilo. Verda Komunikado: kiun internacian lingvon oni uzu en daŭripova mondo? Inf.: Brazila Esperanto Ligo, SDS Ed. Venâncio III Sala 303, Brasília - DF, CEP 70.393-902, Brazilo. Rete: bel@esperanto.org.br

5 - 7. februaro
72a Studsesio - en Herzberg am Harz, Germanio. Studsemajnfino. Ĉeftemoj: novaj teknikoj por lingvoinstruado kaj komunikado, Vikipedio. Lingva perfektigo. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, klerigejo de GEA, DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de
26. februaro - 8. marto
Dua Speciala Ekskurso 2016 kun AMO Seminario - en Katmandu, Nepalo. Kontraste al la tradiciaj Himalajaj Renkontiĝoj (kiuj signifas longan perpiedan marŝadon), ĉi foje Nepala Esperanto-Asocio, NEspA okazigos aŭtobusan ekskurson al famaj nepalaj turismaj lokoj, inkluzive la faman montaron videblan en Katmanduo, Ĉitaŭan Nacia Parko, Nagrakot, Dulikhel kaj Pokhara. Inf.: Nepala Esperanto-Asocio, G.P.O Box: 10518. Ret-poŝto: nespa.1990@gmail.com

3 - 8. marto
73a Studsesio - en Herzberg am Harz, Germanio. Konsultiĝo, seminario pri arkivoj, biblioteko, konservado de historiaĵoj de la Esperanto-kulturo, historio, movado. Temogvidantoj: Jan&Lene Niemann, DK. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, klerigejo de GEA, DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de

más en su web...

No hay comentarios:

Publicar un comentario