http://babilejo.org:
nun estas tempa enirebleco dekstre
BONVOLU unue LEGI la tutan paĝon!!!
Babilejo sur via paĝaro
Ĉu vi volas babilejo sur via paĝaro? Vi povas aldoni malgrandan kodon kaj ĉiuj funkcios!
Kreu konton
Bedaŭrinde nuntempe ne eblas krei propran konton por la babilejo. Vi povas nur eniri kiel gasto.
Helpu certigi ĉi tiun servon
Por vivteni kaj plibonigi la babilejo ni bezonas vian helpon.
Eblecoj / avantaĝoj
- privataj mesaĝoj
- aŭtomata plenigo de uzantnomoj
- statuso de uzantoj
- aŭtomate fora: se vi ne uzas la fenestron inter tri ĝis ses minutoj via stato aŭtomate ŝanĝiĝos je 'fora'
- la h kaj x-metodo
- esperanta aspekto
- esperantaj vizaĝetoj
- ĉar la babilejo ne uzas 'post/get' por sendi la mesaĝojn sed konektas direkte ĝi ne devas reŝarĝi ĉiujn kelkajn sekundojn kaj tial vi povas pli trankvile legi la tekstojn
- uzas la unuan oficialan tujmesaĝan protokolon jabber (legu pli ĉe wikipedia) do vi ankaŭ povas uzi aliajn ilojn por uzi la babilejon.
Kial esti en la kanalo estas grava?
Ju pli da homoj en la kanalo des pli bona... kial?- la ŝanco ke iu vidos ies mesaĝon estas pli granda do la babilado estos pli agrabla
- kiam ne-esperantistoj eniris la kanalo ili vidas ke esperanto vivas rete!
Kelkaj pecoj de la babilejo klarigita:
Kelkaj respondoj al oftaj demandoj:
- kial oni ne respondas aŭ babilas?
- multaj homoj en la babilejo laboras. Ili parolas unu kun la alia ofte ĉi tie do tial ne ĉiam parolas. Vi povas komenci interesan babiladon mem! Se ne estas aktivaj homoj kiuj rekte respondas ili verŝajne respondos poste. Do ne tuj eliru! kelkfoje oni eĉ respondas post unu horo! - kial mi havas tiun (S) post mia nomo?
- oni povas vidi ke vi uzas la klienton de startu.net! - kio signifas tiuj koloraj steloj ĉe la uzantoj? Ilia statuso!
Vidu:
- verda - enrete
- blua - fora
- blua kun dosiero - ege fora
- viola - babiladema (libera por babilado)
- verda kun ruĝa - ne ĝenu
- kiujn vizaĝetojn
mi povas uzi?
:) :D ;) :P :'( :( :o - kion signifas la faketoj sube?
-vi povas nuligi: la h kaj x-metodon, la uzadon de vizaĝetoj (:-)), kaj la automatan kompletfaradon (A) - kion faras la menufako kun 'enrete'?
- vi povas ŝanĝi vian statuson tie! Do alia homo povas vidi se vi estas okupata (via stelo ĉe aliaj uzantoj ŝanĝos). - kiel mi povas sendi privatmesaĝojn?
- estas la menufako kun 'ĉiuj'. Se vi elektas alian uzanton tiam nur li ricevas vian mesaĝon. - mi ricevis koloran mesaĝon. kion ĝi signifas?
- verdaj mesaĝoj estas mesaĝoj kiujn vi sendis mem.
- bluaj mesaĝoj estas privatmesaĝoj kiujn vi ricevis.
- violaj estas mesaĝoj kiu havas vian nomon en la teksto.
- Brunaj mesaĝoj estas mesaĝoj de la servilo. - kial aperas tiu teksto kvankam ni ne tajpis ĉiujn literojn?
- facila ĉu ne? Vi povas tajpi la unuan literon de ies nomo kaj presu 'enter' por kompletfari la nomon! Se vi tajpas 'tab' la sekva nomo estos selektita! - Kial estas la skatelo sube?
- vi povas uzi tion por videbligi iun tekston al la aliaj homoj. Estas bona por ekzemple: I-'80-US, NovJorko (kiu signifas: Ino, naskita 1980, loĝante en Usono, NovJorko). Sed vi ankau povas meti alian tekston tie... ekzemple 'mi laboras'.
No hay comentarios:
Publicar un comentario