Indekso : La Aventuroj de Alicio en Mirlando
de Lewis Carroll Tradukita de E. L. Kearney Mirinda Falego!
Aŭskultu tiun-ĉi tekston (helpo | legi priskribon aŭ elŝuti
Ĉapitro 1
Mirinda Falego!
Alicio, jam longan tempon
sidinte apud sia fratino sur la deklivo, tre enuiĝis pro senokupo. Unu, du
foje ŝi prove rigardis en la libron kiun la fratino legas, sed povis vidi en
ĝi nek desegnojn nek konversaciojn, kaj “por kio utilas libro,” pensis ŝi,
“enhavanta nek desegnojn nek konversaciojn?” Ŝi do ekpripensis—ne tre vigle
ĉar la tago estis varma, kaj ŝi sentis sin tre dormema—ĉu la plezuro fari
ĉenon el lekantetoj valorus la laboron sin levi kaj kolekti lekantetojn,
kiam tutapude preterkuris Blanka kuniklo kun paleruĝaj okuloj.
Tio ja ne estis tre mirinda,
ankaŭ ne ŝajnis al Alicio tre eksterordinare aŭdi la kuniklon diranta al
si:—
“Ho, ve! mi malfruos!”
(Kiam poste ŝi pripensadis la
aferon, ŝajnis al 2ŝi, ke tio estis efektive mirinda, sed en la momento mem,
ĝi ŝajnis al ŝi tute ordinara.)
Tamen, kiam la kuniklo el sia
veŝta poŝo eligis poŝhorloĝon, kaj, rigardinte ĝin, tuj plirapidis, Alicio
eksaltis sur la piedojn, ĉar subite frapis ŝin la ideo, ke neniam antaŭe ŝi
vidis kuniklon kiu havas veŝtpoŝon kaj poŝhorloĝon. La scivolemo en ŝi
ekflamiĝis! Tuj ŝi ekkuris post ĝi trans la kampon, kaj alvenis al tuneleto
sub la kreskaĵa barilo ĝustatempe por vidi la kuniklon malaperi en ĝin.
Ne konsiderinte eĉ unu momenton,
kiamaniere ŝi reeliĝos, Alicio postkuris ĝin en la tuneleton.
La tunelo, ĉe la unuaj paŝoj,
kondukis rekte antaŭen, same kiel fervoja tunelo, sed poste dekliniĝis
malsupren kaj fariĝis kruta. Tio okazis tiel subite ke Alicio, ne havinte
tempon por malakceliĝi, trovis sin vole nevole defalanta tre profundan
ŝakton.
Mi ĵus diris “tre profundan.”
Nu, aŭ la ŝakto estis efektive tre profunda, aŭ ŝi falis tre malrapide; ĉar
dum la daŭro de tiu stranga defalo, ne mankis al ŝi tempo por trankvile
ĉirkaŭrigardi kaj por konjekti pri kio estas okazonta. Unue, ŝi klopodis
rigardi malsupren por esplori al kio ŝi alvenas; sed klopodis vane, ĉar estis
tie tro mallume. Tiam ŝi ekobservis la murojn de la ŝakto, kaj rimarkis ke
ili estas plenaj de ŝrankoj kaj librobretoj; ankaŭ, tie ĉi kaj tie, 3ŝi
preterfalis landkartojn kaj bildojn pendigitajn de najloj. Poste ŝi,
preterpasante, deprenis de apuda breto unu fruktaĵujon; sur ĝi per grandaj
literoj estas skribita MARMELADO. Sed jen por ŝi granda ĉagreno; ĉar,
enrigardante, la avidaj okuloj vidis—nur blankan malplenon! Ŝi ne volis lasi
fali la fajencaĵon, pro la timo mortigi per ĝi iun subulon, sed sukcesis post
kelkaj momentoj remeti ĝin, preterpasante, en ŝranko
De unu el la bretoj, Alicio,
falante tra la ŝakto, deprenis marmeladujon.
“Nu,” pensis Alicio, “kiam mi
rakontos en la hejmo pri ĉi tiu falego, ĉiuj admiros mian maltimon; kaj,
estonte, eĉ pri falo de l’ supro ĝis malsupro de l’ ŝtuparo mi nezorge ridos;
kaj se mi falos eĉ de la tegmento, mi kredeble ne multe priparolos la falon.”
(Tion oni povas kredi.)
Malsupren, ankoraŭ malsupren! Ĉu
neniam la falo finiĝos? “Mi volus scii,” diris ŝi laŭte, “kiom da kilometroj
mi jam falis. Mi nepre alproksimiĝas la ter-centron. Tio estus, laŭ mi,
preskaŭ ses kaj duono miloj da kilometroj.” (Alicio jam antaŭe lernis en la
lernĉambro kelkajn tiuspecajn faktojn, kaj kvankam la nuna tempo ne estis—pro
manko da aŭskultantoj—oportuna por elmontri sian klerecon, tamen estis por
ŝi bona praktiko tradiri la faktojn.) “Jes, tio estas certe la ĝusta
interspaco, sed en kian latitudon aŭ longitudon mi penetris?” 4(Pri kio estas
latitudo kaj longitudo Alicio havis nenian ideon, sed nur elparoli tiajn
belege majestajn vortojn kvazaŭ donis al ŝi agrablajn sentojn.)
Post ne longe ŝi
rekomencis:—“Eble mi trafalos tra la tuta terglobo! kaj estos tre, tre
strange elfali inter la homoj kiuj marŝas kapmalsupre! mi kredas ke oni
nomas ilin la Antipatioj.” (Ĉe eksono de tiu strangaĵo ŝi certe ne sopiris
aŭskultantojn); “mi ja devos demandi al ili en kiun landon mi enfalis,
dirante ‘Bonvolu, Sinjorino, diri al mi ĉu tiu ĉi lando estas Nov-Zelando aŭ
Aŭstralio?’” (Ŝi penis klinsaluti! Imagu al vi, karaj legantoj, kiel oni
povus klinsaluti falante tra l’ aero. Ĉu vi povus tion fari?) “Sed ŝi nepre
nomus min malklera bubino. Do, nur malutilus demandi tion! Pli bone estus
serĉi la nomon ie sur la muroj surskribitan.”
Malsupren, ankoraŭ malsupren!
Krom babili ja estis nenio por fari, sekve Alicio baldaŭ denove ekparolis:
“Hodiaŭ vespere Dajna tre sopiros min.” (Dajna estas ŝia kato.) “Mi esperas
ke ĉe la temanĝo oni ne forgesos ŝian subtason da lakto. ‘Dajna, vi karul’,
ho se vi nur estus tie ĉi kun mi! Ne estas musoj en la aero, sed vesperton vi
eble povus kapti, kaj vesperto ja tre similas al muso. Sed ĉu katoj manĝas
vespertojn?’” Alicio okaze nun fariĝis dormema, kaj dorme ripetadis:—“Ĉu
katoj manĝas vespertojn? Ĉu katoj manĝas vespertojn?” kaj iafoje ŝi ĉuis
anstataŭe “Ĉu 5katojn manĝas vespertoj?” (Ĉar ŝi kapablis respondi nek unu nek
alian el la du demandoj, ne tre grave estis kiun “ĉuon” ŝi esprimis.) Ŝi
sentis sin ekdormanta, kaj ĵus komencis sonĝi ke ŝi marŝas mano en mano kun
Dajna kaj diras al ŝi tre solene:—“Dajna, vi diru al mi la veron; ĉu iam vi
manĝis vesperton?” kiam (ho, la surprizego!) subite ŝi falis plomp! sur
amason da sekaj folioj. La falego efektive finiĝis!
Pro la folioj ŝi ricevis nenian
vundon. Do, stariginte sin sur la piedojn ŝi rigardis supren. Super la kapo
ĉio estis malluma, sed rekte antaŭ ŝi vidiĝis longa koridoro, kaj jen
forkuras tra ĝi la Blanka Kuniklo. Ne perdinte eĉ unu momenton, Alicio rapide
postsekvis kaj aŭdis ke ĝi diras, malaperante post murangulo, “se mi
malfruos, ĉielo savu miajn orelojn!”
En tiu momento ŝi estis preskaŭ
apuda; tamen, kiam ŝi preterpasis la angulon, la kuniklo jam malaperis. Kaj
ŝi trovis sin sola en ia longa malalta halo lumigita per serio de lampoj kiuj
pendas de la plafono. Ĉirkaŭ la halo estis pordoj; sed ĉiuj estis fermitaj.
Alicio do marŝis laŭ unu flanko kaj remarŝis laŭ la alia penante malfermi la
pordojn; sed ĉiu el ili estis ŝlosita, kaj Alicio malĝoje marŝis laŭ la mezo
kaj demandis al si, ĉu ŝi jam neniam povos eliri la halon.
6Subite ŝi rimarkis antaŭ si
tripiedan tableton faritan el vitro, kaj jen! kuŝis sur ĝi unu ora ŝlosileto.
Tuj la ideo frapis ŝin ke ĝi nepre apartenas al iu el la halpordoj. Sed ho,
ve! aŭ la seruroj estis tro grandaj, aŭ la ŝlosileto tro eta, ĉar neniun el
ili ĝi malfermis. Tamen, ĉirkaŭirante la duan fojon, ŝi venis al malalta
kurteno, kiun ŝi antaŭe ne rimarkis, kaj malantaŭ la kurteno, jen malgranda
pordo alta je kvardek kelke da centimetroj; ŝi enŝovis la oran ŝlosileton,
kaj (ho, la ĝojo!) ĝi taŭgis.
Malferminte la pordeton, Alicio
trovis ke ĝi kondukas en koridoreton ne multe pli ampleksan ol ordinara
rat-tunelo. Starigante sin sur la genuoj, ŝi direktis la rigardojn,—tra la
koridoreto—en—la plej belan ĝardenon, kiun oni povas imagi. Ho! kiel ŝi
sopiris eliĝi tiun malluman halon, kaj ĉirkaŭvagadi inter jenaj helfloraj
bedoj kaj dolĉaj fontanoj! Sed tra tiu pordeto ŝi ne povus trairigi eĉ la
kapon! “Kaj eĉ se la kapo bone trairus,” ekpensis nia kompatinda Alicio,
“tre malmulte utilus tio sen la ŝultroj! Ho, se mi nur havus la kapablon
teleskopiĝi. Eble mi povus, se nur mi scius kiel oni komencas la klopodon?”
Ĉar tiom da eksterordinaraj aferoj jam en tiu tago okazis ĉe ŝi, Alicio ja
komencis kredi ke neebla estas preskaŭ nenio. Kompreneble neniel utilus
staradi ĉe la pordeto, sekve ŝi reiris al la tablo 7kun la ekespero trovi sur
ĝi alian ŝlosilon, aŭ eble libreton pri la arto teleskopiĝi; ĉi tiun fojon ŝi
trovis sur ĝi boteleton (“kiu certege ne kuŝis tie antaŭe,” diris Alicio) kun
surskribaĵo, ligita ĉirkaŭ la kolo, havanta la vortojn TRINKU MIN per belegaj
grandaj literoj surskribitajn.
“Tre facile estas diri ‘Trinku
min’” pensis la saĝulineto, “sed mi ne faros tion krom post plena esploro. Mi
unue rigardu por vidi ĉu oni surskribis ĝin per ‘veneno.’” Ĉar ŝi ja antaŭe
legis kelke da bonmoralaj rakontoj pri infanoj kiuj aŭ mortbruliĝis, aŭ estis
englutitaj de sovaĝaj bestoj, aŭ suferis diversajn aliajn malagrablaĵojn nur
simple pro tio, ke ili ne volis atenti ian facilan regulon de la amikoj ofte
instruitan, tian ekzemple kia estas la regulo ke brilvarmega fajrilo povas
brulvundi la manon, se oni ĝin tenas tro longe; ankaŭ tio ĉi, ke se oni tre
profunde tranĉos la fingron, ĝi kredeble sangos; kaj neniam ŝi forgesis ke se
oni trinkos multe el botelo markita per ‘veneno,’ preskaŭ certe estas ke pli
malpli frue ĝi malordigos la internaĵon.
Do, certiĝinte ke ĉi tiun
botelon oni ne markis per ‘veneno’, Alicio kuraĝis gustumi la enhavon. “Ja,
tre bongusta ĝi estas,” diris ŝi. (Ŝajnis al ŝi esti rava miksaĵo farita el
ĉeriztorto, sukerita ovaĵo, ananaso, butersukeraĵo kaj 8rostita buterpano. Do
ne mirinde estas ke tre baldaŭ la boteleto malpleniĝis!)
“Ho, kian strangan senton! mi ja
nepre teleskopiĝas!” Kaj fakte ĝuste tio okazis. Ŝi havis jam malpli ol
tridek centimetrojn da alteco. Ŝia vizaĝo heliĝis, ĉar nun ŝi havas altecon
ĝuste taŭgan por transiri la pordeton en tiun belegan ĝardenon. Tamen ŝi
decidis atendi ankoraŭ kelkajn momentojn por sciiĝi ĉu ŝi malkreskos plue. Ŝi
sentis pri tio kelkan timon, “ĉar”—diris ŝi—“povas okazi ke mi malkreskos ĝis
nulo, same kiel kandelo. Kian aspekton mi havus en tiu okazo?” Kaj ŝi penis
imagi al si la aspekton kiun kandelflamo havas post kiam oni estingis ĝin!
Post iom da tempo, rimarkinte ke
nenio plu okazas, ŝi decidis tuj iri en la ĝardenon. Sed ho ve! alveninte al
la pordo, ŝi eltrovis ke ŝi ne havas la oran ŝlosileton; kaj irinte returne
al la tablo por reposedi ĝin, (jen alia eltrovo!) ŝi tute ne povis atingi
ĝin. Vidi ĝin tra la vitro ŝi povis tre bone, kaj penegis grimpi sur unu el
la tri piedoj; sed ĝi estis tro glitiga; kaj fine, ellaciĝinte per la vana
klopodado, la kompatinduleto sidiĝis sur la planko kaj ekploris.
La vitra tablo.
“Nu, do, tute ne utilas konduti
tiamaniere,” 9diris al si Alicio tre severe. “Mi ordonas al vi tuj ĉesi la
ploron.” Ŝi havis la kutimon sin tre bone konsili (sed tre malofte agis laŭ
la konsilo!) kaj kelkfoje riproĉis sin tiel forte, ke ŝi efektive devis
plori; kaj ŝi unu fojon punfrapis sin sur la vango pro la ofendo ke ŝi
trompis sin dum iu vetludo kiun ŝi ludis kontraŭ si mem. (Nia Alicio ja estis
neordinara infano kaj tre ŝatis ŝajnigi ke ŝi estas du personoj.) “Sed tiu
ŝajnigo ne utilus nun”—ŝi malĝoje ekpensis—“ĉar ja restas da mi apenaŭ sufiĉe
por fari eĉ unu respektindan personon!”
Baldaŭ tamen ŝia rigardo falis
sur vitran skatoleton, kiu kuŝas sub la tablo: malferminte ĝin, ŝi trovis
interne tre malgrandan kukon, sur kiu oni markis (per korintoj) la vortojn:
“Manĝu Min.”
“Nu,” diris Alicio, “mi vin
manĝos! Se vi igos min kreski, mi povos atingi la ŝlosilon; kaj, se male
okazos, mi povos rampi sub la pordo. Ambaŭokaze mi eniĝos la ĝardenon, kaj se
nur okazos tio, ne tre gravas la kielo.” Sekve ŝi manĝis peceton de la kuko
dirante al si “Laŭ kiu direkto, laŭ kiu do?” kaj tenante la manon sur la
verto por palpe sciiĝi ĉu ĝi plialtiĝas aŭ male; kaj tre surprizis ŝin la
konstato ke ŝi restas konstante samalta. Kiam oni manĝas kukon, tio ja okazas
ordinare, sed Alicio jam tiom alkutimis atendi ke nenio okazos krom la
neordinara, ke estis por ŝi tede kaj malinterese 10kiam okazis nur
ordinaraĵoj. Do, por ion okazigi, ŝi laboradis per la dentoj ĝis de la kuko
neniom restis.
|
Alice's Adventures in
Wonderland (1866) by Lewis Carroll
Chapter 1: Down the Rabbit Hole
Listen to this text (help | file info or
download
CHAPTER I.. DOWN THE RABBIT-HOLE.
Alice was beginning to get very tired of sitting by her sister on the bank, and of having nothing to do: once or twice she had peeped into the book her sister was reading, but it had no pictures or conversations in it, "and what is the use of a book," thought Alice, "without pictures or conversations?"
So she was considering in her
own mind, (as well as she could, for the hot day made her feel very sleepy
and stupid,) whether the pleasure of making a daisy-chain would be worth the
trouble of getting up and picking the daisies, when suddenly a white rabbit
with pink eyes ran close by her.
There was nothing so very
remarkable in that; nor did Alice think it so very much out of the way to
hear the Rabbit say to itself, "Oh dear! Oh dear! I shall be too
late!" (when she thought it over afterwards, it occurred to her that she
ought to have wondered at this, but at the time it all seemed quite natural;)
but when the Rabbit actually took a watch out of its waistcoat-pocket, and
looked at it, and then hurried on, Alice started to her feet, for it flashed
across her mind that she had never before seen a rabbit with either a
waistcoat-pocket, or a watch to take out of it, and, burning with curiosity,
she ran across the field after it, and was just in time to see it pop down a
large rabbit-hole under the hedge.
In another moment down went
Alice after it, never once considering how in the world she was to get out
again.
The rabbit-hole went straight on
like a tunnel for some way, and then dipped suddenly down, so suddenly that
Alice had not a moment to think about stopping herself before she found
herself falling down what seemed to be a very deep well.
Either the well was very deep,
or she fell very slowly, for she had plenty of time as she went down to look
about her, and to wonder what was going to happen next. First, she tried to
look down and make out what she was coming to, but it was too dark to see
anything: then she looked at the sides of the well, and noticed that they
were filled with cupboards and book-shelves: here and there she saw maps and
pictures hung upon pegs. She took down a jar from one of the shelves as she
passed; it was labelled "ORANGE MARMALADE," but to her great
disappointment it was empty: she did not like to drop the jar for fear of
killing somebody underneath, so managed to put it into one of the cupboards
as she fell past it.
"Well!" thought Alice
to herself, "after such a fall as this, I shall think nothing of
tumbling down stairs! How brave they'll all think me at home! Why, I wouldn't
say anything about it, even if I fell off the top of the house!" (Which
was very likely true.)
Down, down, down. Would the fall
never come to an end! "I wonder how many miles I've fallen by this
time'?" she said aloud. "I must be getting somewhere near the
centre of the earth. Let me see: that would be four thousand miles down, I
think—" (for, you see, Alice had learnt several things of this sort in
her lessons in the schoolroom, and though this was not a very good
opportunity for showing off her knowledge, as there was no one to listen to
her, still it was good practice to say it over) "—yes, that's about the
right distance—but then I wonder what Latitude or Longitude I've got
to?" (Alice had not the slightest idea what Latitude was, or Longitude
either, but she thought they were nice grand words to say.)
Presently she began again.
"I wonder if I shall fall right through the earth! How funny it'll seem
to come out among the people that walk with their heads downwards! The
Antipathies, I think—" (she was rather glad there was no one listening,
this time, as it didn't sound at all the right word) "—but I shall have
to ask them what the name of the country is, you know. Please, Ma'am, is this
New Zealand or Australia?" (and she tried to curtsey as she spoke—fancy
curtseying as you're falling through the air! Do you think you could manage
it?) "And what an ignorant little girl she'll think me for asking! No,
it'll never do to ask: perhaps I shall see it written up somewhere."
Down, down, down. There was
nothing else to do, so Alice soon began talking again. "Dinah'll miss me
very much to-night, I should think!" (Dinah was the cat.) "I hope
they'll remember her saucer of milk at tea-time. Dinah, my dear! I wish you
were down here with me! There are no mice in the air, I'm afraid, but you
might catch a bat, and that's very like a mouse, you know. But do cats eat
bats, I wonder?" And here Alice began to get rather sleepy, and went on
saying to herself, in a dreamy sort of way, "Do cats eat bats? Do cats
eat bats?" and sometimes, "Do bats eat cats?" for, you see, as
she couldn't answer either question, it didn't much matter which way she put
it. She felt that she was dozing off, and had just begun to dream that she
was walking hand in hand with Dinah, and was saying to her very earnestly,
"Now, Dinah, tell me the truth: did you ever eat a bat?" when
suddenly, thump! thump! down she came upon a heap of sticks and dry leaves,
and the fall was over.
Alice was not a bit hurt, and
she jumped up on to her feet in a moment: she looked up, but it was all dark
overhead; before her was another long passage, and the White Rabbit was still
in sight, hurrying down it. There was not a moment to be lost: away went
Alice like the wind, and was just in time to hear it say, as it turned a
corner, "Oh my ears and whiskers, how late it's getting!" She was
close behind it when she turned the corner, but the Rabbit was no longer to
be seen: she found herself in a long, low hall, which was lit up by a row of
lamps hanging from the roof.
There were doors all round the
hall, but they were all locked; and when Alice had been all the way down one
side and up the other, trying every door, she walked sadly down the middle,
wondering how she was ever to get out again.
Suddenly she came upon a little
three-legged table, all made of solid glass; there was nothing on it but a
tiny golden key, and Alice's first idea was that this might belong to one of
the doors of the hall; but, alas! either the locks were too large, or the key
was too small, but at any rate it would not open any of them. However, on the
second time round, she came upon a low curtain she had not noticed before,
and behind it was a little door about fifteen inches high: she tried the
little golden key in the lock, and to her great delight it fitted!
Alice opened the door and found
that it led into a small passage, not much larger than a rat-hole: she knelt
down and looked along the passage into the loveliest garden you ever saw. How
she longed to get out of that dark hall, and wander about among those beds of
bright flowers and those cool fountains, but she could not even get her head
through the doorway; "and even if my head would go through," thought
poor Alice, "it would be of very little use without my shoulders. Oh,
how I wish I could shut up like a telescope! I think I could, if I only knew
how to begin." For, you see, so many out-of-the-way things had happened
lately, that Alice had begun to think that very few things indeed were really
impossible.
There seemed to be no use in
waiting by the little door, so she went back to the table, half hoping she
might find another key on it, or at any rate a book of rules for shutting
people up like telescopes: this time she found a little bottle on it,
("which certainly was not here before," said Alice,) and tied round
the neck of the bottle was a paper label, with the words "DRINK
ME," beautifully printed on it in large letters.
It was all very well to say "Drink
me," but the wise little Alice was not going to do that in a hurry.
"No, I'll look first," she said, "and see whether it's marked
'poison' or not;" for she had read several nice little stories about
children who had got burnt, and eaten up by wild beasts and other unpleasant
things, all because they would not remember the simple rules their friends
had taught them: such as, that a red-hot poker will burn you if you hold it
too long; and that if you cut your finger very deeply with a knife, it usually
bleeds; and she had never forgotten that, if you drink much from a bottle
marked "poison," it is almost certain to disagree with you, sooner
or later.
However, this bottle was not
marked "poison," so Alice ventured to taste it, and finding it very
nice, (it had, in fact, a sort of mixed flavour of cherry-tart, custard,
pine-apple, roast turkey, toffee, and hot buttered toast,) she very soon
finished it off.
"What a curious feeling!" said Alice; "I must be shutting up like a telescope."
And so it was indeed: she was
now only ten inches high, and her face brightened up at the thought that she
was now the right size for going through the little door into that lovely
garden. First, however, she waited for a few minutes to see if she was going
to shrink any further: she felt a little nervous about this; "for it
might end, you know," said Alice to herself, "in my going out
altogether, like a candle. I wonder what I should be like then?" And she
tried to fancy what the flame of a candle looks like after the candle is
blown out, for she could not remember ever having seen such a thing.
After a while, finding that
nothing more happened, she decided on going into the garden at once; but,
alas for poor Alice! when she got to the door, she found she had forgotten
the little golden key, and when she went back to the table for it, she found
she could not possibly reach it: she could see it quite plainly through the
glass, and she tried her best to climb up one of the legs of the table, but
it was too slippery; and when she had tired herself out with trying, the poor
little thing sat down and cried.
"Come, there's no use in
crying like that!" said Alice to herself, rather sharply; "I advise
you to leave off this minute!" She generally gave herself very good
advice, (though she very seldom followed it,) and sometimes she scolded
herself so severely as to bring tears into her eyes; and once she remembered
trying to box her own ears for having cheated herself in a game of croquet
she was playing against herself, for this curious child was very fond of
pretending to be two people. "But it's no use now," thought poor
Alice, "to pretend to be two people! Why, there's hardly enough of me
left to make one respectable person!"
Soon her eye fell on a little
glass box that was lying under the table: she opened it, and found in it a
very small cake, on which the words "EAT ME" were beautifully
marked in currants. "Well, I'll eat it," said Alice, "and if
it makes me grow larger, I can reach the key; and if it makes me grow
smaller, I can creep under the door; so either way I'll get into the garden,
and I don't care which happens!"
She ate a little bit, and said
anxiously to herself, "Which way? which way?" holding her hand on
the top of her head to feel which way it was growing, and she was quite
surprised to find that she remained the same size: to be sure, this is what
generally happens when one eats cake, but Alice had got so much into the way
of expecting nothing but out-of-the-way things to happen, that it seemed
quite dull and stupid for life to go on in the common way.
So she set to work, and very
soon finished off the cake.
|
Buscar en este blog
jueves, 28 de agosto de 2014
Lewis Carroll, Alicia, capítulo I a dos columnas
Suscribirse a:
Enviar comentarios (Atom)
No hay comentarios:
Publicar un comentario