Buscar en este blog

jueves, 11 de febrero de 2016

75º Congreso nacional de esperanto en España

En la web de la Federación Española de Esperanto (Hispana Esperanto-Federacio HEF) podemos apuntarnos a la 75 edición del congreso nacional de esperanto que se celebrará en España del 30 de junio al 4 de julio de 2016. Ya tiene un listado con más de 80 personas apuntadas procedentes de todos los rincones de nuestro país y del mundo entero (Suecia, Francia, Polonia, Portugal, Bélgica, Lituania, Rusia, Senegal, Brasil y hasta de Mongolia).



La 75a Hispana Kongreso de Esperanto

Hispana Esperanto-Federacio invitas vin partopreni en la 75a Hispana Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 30a de junio ĝis la 4a de julio 2016, en Herrera del Duque.
La baza sidejo de la kongreso estos la Kultura Palaco de Herrera del Duque, moderna konstruaĵo, kiu disponas je ĉiuj necesaj eroj por la okazigo de la kongreso: salonoj, kunvenĉambroj, ripozejoj, kaj luksega teatro kaj spektaklejo. La loĝeblecoj gamos inter la senpaga junulargastejo de la apuda submunicipo Peloche, intermeza kampadejo kaj la hoteloj de Herrera. cartel del 75 Congreso de Esperanto en Herrera del DuqueLa LKK informos pri ĉiuj ebloj, transporto el la junulargastejo kaj prezoj en hoteloj; same povos peri la rezervojn por eksterlandaj kongresanoj.
Kongresejo, Kulturpalaco en Herrera del Duque
Herrera del Duque estas urbeto en la provinco Badajoz, ĉe la aŭtonoma komunumo Ekstremaduro en Hispanio. Ĝi havas iom malpli ol 4.000 enloĝantojn. La urbo konservas pitoreskan rurvilaĝan centron, kaj ĉirkaŭe estas naturaj vidindaĵoj kaj montaraj kaj strandaj. Fakte Herrera estas inter du gravaj diglagoj nome Cíjara kaj García de Sola, kie eblas naĝado, sunbanado kaj akvosportoj. Proksime estas grava kolonio de gipoj kaj teritorio de aliaj gravaj birdoj kiaj nigra cikonio, agloj ktp., krom mamuloj kiaj cervoj, aproj kaj aliaj.

Más en su web ...

No hay comentarios:

Publicar un comentario